Jomart Kaj Nataŝa – Fajrereto lyrics

Denove de l' firmamento
Stel' vagabonda preterfajris teren fale
Kaj blove la friska vento
Susuris pro la misfatal' sentimentale

Ĉar en animo mia plena de sopir'
Pro la subito ne vortiĝis la dezir'.
Sed nur aŭdiĝis ĉagrenite la suspir'
Jam tutegale.

Amiko, apudsidanta
La manon metas sur la ŝultron kaj konsolas
Liriko, ne gravas vanta
Necesas havi nur deziron, kiu solas

Kaj kiu ĉiam pleneregas en la pens'
Donacas forton kaj certecon al la mens'
Pro kiu batas via kor' kun plenintenc'
La sango bolas.

Fajrereto, fajrereto
Apudbrilu por anima varm'
Helpu kontraŭ viva streto
Efemera bagatelo svarm'

Kaj ardu pli pro vmia milda blov'
Vin gardu firme tutea mia pov'
En vivdanĝer' en korsufer'
Je l' nom' de amo reciproka kaj sincer'.

Ol stelo tro ambicia
Prefere estu fajrereto en la manoj
Fidelo varmiga ĝia valoras pli
Ol stela frid', samideanoj.

Do, mi deziras ke por ĉiu homanim'
Troviĝu sola fajrereto por intim'
Akorde sonu homaj koroj kiel rim'
Tra l' vivlontanoj.

Submitted by Guest